Stojan Mihajlovski
DEMANDO DE CIFEROJ

"Emin' kaptita!" — tra Stambul' subite kuras famo...
Pri la rabisto spita nun eĉ la sultan' scivolis.
Kaj kondukite al palac'. Emin' al la sultano
alproksimiĝis sen ektim', kaj jene li parolis.

"Egale estas ambaŭ ni laŭ kruelec' — sultanoj.
Al mia nom', al via nom' la glor' sin same gluas.
Je fortikaĵoj ĉasas vi, kaj mi — je karavanoj,
kaj domojn mi kaj regnojn vi, sed ambaŭ ni detruas.

Ni ambaŭ ja vivtenas nin per luktoj, militiroj,
nur sola iras mi, kaj vi kun trupoj kaj veziroj.
Demando de ciferoj: jen la diferenco tuta.

Se milojn da kanonoj kaj pafiloj mi disponus,
sendube, ke mi, kiel vi, sur seĝ' kalifa tronus...
Nun, se vi volas, sendu min al loko ekzekuta!"